11.9.05

Ĉapeloj kontraŭ iksoj

Kiel skribi la Eo-ĉapelojn komputile?

Vi certe rimarkis, ke multaj uzas la "x-kodon" (gxeno) komputile (aŭ la "h-kodon" gheno, aŭ la apostrofon g'eno) , anstataŭ la veraj Eo-ĉapelitaj literoj

Malgraŭ kritikoj de kelkaj esperantistoj, EK bone funkcias kiel ĉapelig-ilo de Eo-tekstoj komputile!

Ili diras, ke ĝi estas danĝera, ĉar, uzanta nacilingvan klavaron, ĝi malebligas Esperante kaj nacilingve skribi, ekz. la literon "x". Ĉu vere?

Ni provu tuj!
Kion mi povus skribi en Esperanto, kio enhavas multajn ĉapelitajn literojn?
" Kiom vi aĝas? Kiom vi aĉas? Ĉu vi ŝatas ĝeni? Ĉu ankaŭ vi opinias danĝera EK ?" Provu skribi la vorton "dangereux" ekzemple? Vidu, tio funkcias! :) Dankon, [EK], kaj ĝis revido en la reto!

PS: mi forgesis skribi vortojn kun la litero "ĥ" ne konante vortojn kun ĝi :(

PS2: por memore, la ĉapelitaj literoj en Esperanto estas: ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ

Aucun commentaire: