8.1.06

Fina venko, raŭmismo... kaj ĉionismo

Oni ofte aŭdas la terminojn "Fina venko", "raŭmismo", "desubismo", "desuprismo" kaj eĉ "deflankismo". Kion signifas ĉio ĉi?

Fina venko: tre interesa tiurilate estas la vikipedia difino. Ankaŭ konindas la malgranda fina venko, kiel oni nomas la hungaran situacion. Tiujn, kiuj deziras la finan venkon sufiĉe rapide, sen atendi centojn da jaroj (tio estas mia propra aldona komento, ĉar sen ĝi, estas facile deklari sin finvenkisto), oni nomas finvenkistoj. Estas 3 ĉefaj vojoj atingi la Finan venkon: desube, desupre kaj deflanke.

Desubismo: tio signifas ĉefe agadi en la kampoj Informado kaj Instruado. Vidu la kurtan vikipedian artikolon.

Desuprismo: tio rilatas al la agado al politikistoj, kiuj povus poste enkondukigi la lingvon en iu lando aŭ landaro, ekz. Eŭropa Unio. Desuprismo mem povas esti dividita laŭ la maniero politikumi: Eksteraj Rilatoj (KER), agadi ene de politika partio, per propra politika partio.

Deflankismo: komence iom ŝerca termino uzita de Renato Corsetti, ĝi montris sian gravecon kaj utilecon, ekz. okaze de la Raporto Grin. Tiu nocio signifas, ke progreson de Esperanto povus grande helpi subteno fare de sciencistoj, lingvistoj, kaj similaj istoj, per raportoj, esploroj, libroj, montrantaj la bonon kaj indecon de Esperanto.

Raŭmismo: legindas denove la vikipedia difino. Tiujn, kiuj tiun idearon apogas, kaj ĉefe tiujn, kiuj kontentiĝas pri nuna stato de Esperanto, oni povas nomi raŭmistoj.

ĉionismo : tio signifas agadi ĉiuflanke samtempe, kaj desube, kaj desupre, kaj deflanke.

La difinoj de la aliaj terminoj venos poste. Kio mankas fakte ?

Aucun commentaire: